Mihály Balugyánszky
Mihály Balugyánszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 7-an de oktobro 1769 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Felsőolsva |
Morto | la 3-an de aprilo 1847 en Rusio Sankt-Peterburgo |
Lingvoj | hungara • germana • franca • rusa • angla • itala • greka • latina • rusina |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1789) Reĝa Jura Akademio Universitato de Vieno |
Familio | |
Infanoj | Anna Daragan (en) , Mariya Balugyanskaya (en) , Yelizaveta Balugyanskaya (en) , Aleksandra Balugyanskaya (en) |
Okupo | |
Okupo | ŝtatreprezentanto ekonomikisto verkisto jurosciencisto universitata instruisto |
Mihály Balugyánszky [mihAj baludjAnski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balugyánszky Mihály, ruse Михаил Андреевич Балугьянский, rusine Михайло Балудяньскый estis rusina hungaria-rusa juristo, altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis (Baludjanszky, Balugyanszkij, liaj persona nomvarianto estis Mihajlo.
Mihály Balugyánszky[1] naskiĝis la 7-an de oktobro 1769 (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 26-a) en Felsőolsva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vyšná Olšava en Slovakio), li mortis la 3-an de aprilo 1847 en Sankt-Peterburgo (Rusa Imperio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Balugyánszky maturiĝis en gimnazio en Kassa, poste li studis en Reĝa Jura Akademio (Kassa), pli poste en Universitato de Vieno, sed li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1789. Post la diplomo li instruis en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad), sed en 1803 li estis allogita al akademio de Sankt-Peterburgo. Ĝuste post jardeko li iĝis ankaŭ familia instruisto de la caro. Li iĝis dekano en 1816 kaj li partoprenis en transformiĝo de la akademio al Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato en 1819, kies unua rektoro li estis ĝis 1821, fine li pensiuliĝis post 3 jaroj. Intertempe li estis kabinetestro de la caro, en 1827 ankaŭ ŝtatsekretario. Li ricevis rusan ŝtatanecon en 1830, li revizitis Hungarlandon en 1845. Li edziĝis en 1802, lia edzino naskis dekfoje. Li ricevis rusajn premiojn inter 1810-1821.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Izobrazenije različnych chazjajistvjenynych system