Mihály Fülöp (skermisto)
Mihály Fülöp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1936 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de septembro 2006 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skermanto sporta trejnisto |
Mihály Fülöp [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fülöp Mihály estis hungara skermisto (rapiristo, spadisto), olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.
Mihály Fülöp[1][2] naskiĝis la 10-an de aprilo 1936 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de septembro 2006 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Fülöp maturiĝis en gimnazio en 1955 en sia naskiĝurbo, sed li jam skermis en sportklubo ekde 1946. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje teame aŭ individue inter 1955-1962. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1956 kaj Somera Olimpiko 1960 kun bronza medalo teame, krome en mondĉampionumo li estis la unua dufoje en 1957. Li forlasis la aktivan sporton en 1962. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1972, kiun li levis al majstra nivelo post 5 jaroj. Pli frue ekde 1960 li estis jam trejnisto. Li ricevis 3 premiojn inter 1960-1996.
Elektitaj trejnitoj
[redakti | redakti fonton]Inter liaj trejnitoj Ildikó Rejtő, Paula Marosi kaj András Balczó iĝis olimpikaj ĉampionoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografieto kun foto
- https://archivum.mtva.hu/photobank/item/MTI-FOTO-VmVtY3h1UlpDVVUzbC91SlNNZHRQQT09