Mihály Hajós
Mihály Hajós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 15-an de septembro 1836 en Kolozs (Transilvanio, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 10-an de aŭgusto 1912 en Alsólendva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akvokato |
Mihály Hajós [mihAj hajOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajós Mihály estis hungara advokato, notario. Lia nobela antaŭnomo estis kakasdi [kakaŝdi], lia nepo estis Ferenc Hajós.
Mihály Hajós[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1836 en Kolozs (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Cojocna en Rumanio), li mortis la 10-an de aŭgusto 1912 en Alsólendva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Lendava en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Hajós akiris juran diplomon, poste li estis advokato. Inter 1863 kaj 1872 li estis notario en Tapolca. En la urbeto estis agema kaj fervora homo, ekzemple li fondis la memservan fajrobrigadon. En 1872 distrikta juĝejo estis establita en Alsólendva, kie Hajós akiris postenon kaj ankaŭ tie li fervoris. Li establis fajrobrigadon, strebis por la fervoja linio, la lokaj sportoj kaj ŝparkaso, ktp. Li ricevis la titolon reĝa konsilisto kaj de la urbo eternan membrecon en la urba urbestraro. Li havis edzinon.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Lendava (2003)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio