Mihály Káldor
Mihály Káldor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de decembro 1924 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de marto 1998 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | metalurgo universitata instruisto |
Mihály Káldor [mihAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Káldor Mihály, estis hungara metalurgo, altlerneja instruisto.
Mihály Káldor[1][2] naskiĝis la 24-an de decembro 1924 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de marto 1998 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Káldor maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris metalurgian diplomon en kampuso de Sopron apartenanta al Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1948. Post la diplomo li laboris nelonge en fabriko pri aluminio kaj fabriko de urbo Csepel, poste li estis asistanto (1949–1954), lektoro (1954–1957), docento (1957–1964), profesoro (1964–1990), ankaŭ katedrestro (1968–1987) en Pezindustria Universitato de Miskolc. Intertempe li kandidatiĝis en 1957, li doktoriĝis en 1974 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1991 li pensiuliĝis, tamen li prelegis poste en Miskolc kaj en 2 universitatoj en Budapeŝto. Liaj ĉeftemoj estis metaloj, alojoj kaj ŝtaloj. Li edziĝis en 1950, lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1963-1996.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Módszer a rúdsajtolás jelenségeinek kísérleti vizsgálatára. (disertaĵo, 1959)
- Vasötvözetek fémtana. III. köt. A vasötvözetek tana. (monografio kaj studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1963)
- Vasötvözetek fémtana. (monografio, kunaŭtoro, 1966; 4-a eldono: 1987)
- Fémtan. (monografio, studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1977; 2-a tralaborita eldono: 1996)
- Bevezetés a kristályosodás fémtanába. (1988; 2-a eldono: 1990)
- Fizikai metallurgia. (monografio, 1990)
- Az acélok izotermás ausztenitesedésének vizsgálata. (kunaŭtoro, 1997)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- file:///D:/Downloads/AVI_1998_III_16_Kaldor_nekrolog.pdf nekrologo kun foto
- biografio hungare
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM60155/f4a4f506-29bc-4326-9b3e-a26c549d8d34/solr/0/24/0/1/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=684672&date=2024-02-08 nemzeti névtér
- ↑ https://epa.oszk.hu/04500/04515/00003/pdf/EPA04515_kohaszat_2021_03-04_44.pdf