Mihály Sághy (abelbredisto)
Mihály Sághy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de aprilo 1820 en ![]() |
Morto | la 5-an de decembro 1875 en ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() |
Familio | |
Infano | István Saághy (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | terposedanto abelisto ![]() |
Mihály Sághy [mihAj ŝAgi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sághy Mihály estis hungara agronomo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis sági [ŝAgi], lia familia nomvarianto estis Saághy.
Mihály Sághy[1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1820 en Németújvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Güssing en Aŭstrio), li mortis la 5-an de decembro 1875 en Kámon (nuntempa urboparto de Szombathely).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Sághy laboris en la familia bieno kaj li havis postenon en la departementa agronomia organizaĵo. Li ankaŭ bredadis abelojn, estis li, kiu portis abelojn el Italio en 1853. Li komencis planti arbojn en la 1860-aj jaroj. Tio estis ĝermo de la arboreto, ankaŭ nun videbla. Li ofte verkis artikolojn pri la abelbredado inter 1854 – 1874. Lia filo fondis la arboreton en Kámon-Szombathely.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Méhész-naptár (1856)
- Javaslat a méhészet ügyében (1857)
- Adalék a méhészethez, Alapszabályok, Rajbefogás, A rajzás előjelei, A gyümölcsfák korai virágzásának meggátlásáról (1862)
- A magyar méhészeti egyletek képviselése a központban (1873)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- ligna skulptaĵo en Szombathely-Kámon (1920)[2]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- [1]
- [2] Arkivigite je 2021-05-19 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]