Mihály Sebestyén (aktoro)
Mihály Sebestyén | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stern Miksa |
Naskiĝo | 2-an de marto 1893 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de novembro 1977 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, F-18-29 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1915) |
Familio | |
Frat(in)oj | Géza Sebestyén, Dezső Sebestyén (en) , Jenő Sebestyén (aktoro) kaj Béla Sebestyén (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro universitata instruisto |
Mihály Sebestyén [mihAj ŝebeŝtjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebestyén Mihály estis hungara aktoro, bonvivanto, teatrestro, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Stern Miksa, liaj fratoj estis Géza Sebestyén (aktoro) kaj Jenő Sebestyén (aktoro).
Miksa Stern[1] naskiĝis la 2-an de marto 1893 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de novembro 1977 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Sebestyén devenis el juda familio. Li akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1915. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro de Miskolc, inter 1916-1918 li ludis en Temeŝvaro. Li apartenis al Teatro Magyar (1919–1922), inter 1926-1939 li estis teatrestro de Teatro de Miskolc, poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li estis neglektita. Post la 2-a mondmilito li vivtenis sin el forvendadoj de siaj kolektitaj libroj, inter 1951–1963 li instruis en la akademio (tiam jam levita altlernejo). Li edziĝis en 1925.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre