Mihály Tomcsányi (pli juna)
Mihály Tomcsányi (pli juna) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mihajlo Mihajloviĉ Tomĉanij |
Naskiĝo | la 9-an de novembro 1946 en Uĵhorodo (Sovetunio) |
Alma mater | Nacia Akademio de Arto kaj Arĥitekturo en Kievo |
Familio | |
Patro | Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Mihály Tomcsányi (pli juna) [mihAj tomĉAnji], cirile Михайло Михайлович Томчаній [mihajlo mihajloviĉ tomĉanij] laŭ hungarlingve kutima nomordo Ifj. Tomcsányi Mihály estas hungara arkitekto, grafikisto. Lia patro estis Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij.
Mihály Tomcsányi[1] naskiĝis la 9-an de novembro 1946 en Uĵhorodo (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Tomcsányi apartenis al la hungara minoritato en Sovetunio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1964, poste li akiris arkitekturan diplomon en universitato en Kievo en 1971. Li laboris en instituto ĝis 1980, poste ĝuste jardekon li estis ĉefarkitekto de Uĵhorodo. En 1991 li translokiĝis al Hungario, kie li same estis arkitekto. Li ankaŭ ilustris pli ol 50 librojn. Li havas edzinon, kiu naskis filon.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- oficejo (Uĵhorodo, 1972)
- centra poŝtejo (Uĵhorodo, 1979)
- gastejo (Chişinău, 1987)
- familia domo (Budapeŝto 1993)
- hoteleto (Sárospatak, 1998)