Miklós Fehér (futbalisto)
Miklós Fehér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de julio 1979 en Tatabánya |
Morto | 25-an de januaro 2004 (24-jaraĝa) en Guimarães |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Vidu ankaŭ FEHÉR Miklós, esperantisto
Fehér Miklós [Fehe’r Mikloŝ] (* 20-a de julio 1979 en Tatabánya; † 25-a de januaro 2004 en Guimarães) estis hungara futbalisto.
Fehér komencis sian karieron ĉe Rába ETO Győr. En 1998 li ŝanĝis al FC Porto. Post la kluboj SC Salgueiros kaj SC Braga fine li venis en 2001 al la portugala unua-liga SL Benfica. Lia unua ludo en la hungara nacia futbalteamo okazis la 10-an de oktobro de 1998 per 4:0-venko kontraŭ Azerbajĝano en la kvalifika raŭndo por la futbala exuropa ĉampioneco de 2000. Fehér ludis 18-foje en la nacia teamo kaj atingis 6 golojn.
La 25-an de januaro 2004, la sturmanto suferis korinfarkton en matĉo de la nacia ĉampioneco, Vitoria Guimarães – SL Benfica, mallonge antaŭ la ludfino. Li enludiĝis nur en la 60-a minuto. La revivigaj provoj sur la ludkampo restis sensukcesaj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hungara paĝo pri Miklós Fehér Arkivigite je 2008-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
- portugala paĝo kun fotoj/kroniko Arkivigite je 2005-11-05 per la retarkivo Wayback Machine