Miklós Izsó (skulptisto)
Miklós Izsó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1831 en Izsófalva |
Morto | 29-an de majo 1875 (43-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-3-10 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno (1859–) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Miklós Izsó [miklOŝ iĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Izsó Miklós estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto. Li estis fondinto de la hungara ĝenroskulptado, signifa figuro de la 19-a jarcenta hungara nacia skulptoarto levanta ĝin al la eŭropa nivelo.
Miklós Izsó [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1831 en Disznóshorvát, li mortis la 29-an de majo 1875 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Izsó frekventis kalvinanan bazlernejon en sia naskiĝvilaĝo (1837-1840), poste kolegion en Sárospatak (1840-1847), pli poste li lernis ŝtonskulptadon en Rimaszombat. En 1849 li batalis por la Hungara revolucio de 1848, kie li vundiĝis. Post la falo li kaŝiĝis. Inter 1851 kaj 1856 li estis ŝtonskulptistob en Rimaszombat, sed li lernis ankaŭ de István Ferenczy (skulptisto). Post morto de Ferenczy li lernis jaron de János Marschalkó, poste en Vieno de pluraj majstroj, fine en la akademio en Munkeno (1859-1862). Hejmenveninta li estis konata artisto. En 1868 li studvojaĝis al Italio kelkajn monatojn. Inter 1970-1972 li instruis en gimnazio en Pest (urbo), ankaŭ en Reĝa Modela Desegna Lernejo ekde 1871. Li establis propran atelieron kaj li edziĝis. Li frue mortis pro tuberkulozo, liajn restintajn verkojn finfaris Adolf Huszár.
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Sándor Petőfi en Budapeŝto
-
Petőfi en Rimaszombat
Elektitaj bustoj
[redakti | redakti fonton]-
Petőfi en Balatonalmádi
-
Petőfi en Kiskőrös
-
Petőfi
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- Lia naskiĝvilaĝo prenis la nomon Izsó en 1950.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-24 per la retarkivo Wayback Machine