Miklós Kondé
Etoso
Miklós Kondé [miklOŝ kondE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kondé Miklós estis hungara pastro, kanoniko, episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis pókateleki.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/34/COA_bishop_HU_Konde_Miklos.jpg/220px-COA_bishop_HU_Konde_Miklos.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b0/COA_bishop_HU_Konde_Miklos.png/220px-COA_bishop_HU_Konde_Miklos.png)
Miklós Kondé [1] Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1730 en Hungara reĝlando apud Dunaszerdahely (nuntempa Dunajská Streda en Slovakio). Li mortis la 18-an de decembro 1802 en Transilvanio en Várad (nuntempa Oradea en Rumanio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Miklós Kondé lernis ĉefe teologion en Nagyszombat inter 1749 kaj 1756. Li komencis sian pastran karieron en Somorja en 1757. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko en Szepes en 1765
- rektoro en katolika altlernejo en Vieno en 1772
- kanoniko en Esztergom en 1773
- titulara episkopo kaj vicepiskopo de Esztergom en 1791
- reĝa ĉefjuĝisto en 1799
- episkopo de Várad en 1800.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- ekleziaj paroladoj (1795)