Miklós Kun (urbestro)
Miklós Kun | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1812 en ![]() |
Morto | la 13-an de aprilo 1875 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | advokato hejmlanda esploristo loka politikisto ![]() |
Miklós Kun [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kun Miklós estis hungara urbestro, vinfaristo. Lia nobela antaŭnomo estis kókai.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f9/Kun_title_page.jpg/220px-Kun_title_page.jpg)
Miklós Kun[1] naskiĝis en 1812 en Miskolc, li mortis la 13-an de aprilo 1875 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Kun maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Luterana Jura Akademio (Eperjes), sed poste li neniam estis juristo. Hejmenveninta li estis ĉefa figuro de la reformema junularo, fidelulo de Lajos Kossuth. Inter 1841-1845 li estis urbestro de Miskolc (tiutempe la titolo estis ĉefjuĝisto). En tiu periodo li zorgis pri la infanĝardeno, teatro, agrikulturaj laboroj. Li estis viktimo de politika intrigo, tial poste li estis vinfaristo kun sukcesoj. Interrompe li estis kunlaboranto de la hungara revolucio de 1848. Lia edzino naskis plurfoje.
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- Miskolcz' múltja 's jelenje tekintettel jövőjére (1842)