Miklós Malek (pli aĝa)
Miklós Malek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1945 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1964–1970) |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Toldy |
Infanoj | Miklós Malek (pli juna), Andrea Malek |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Miklós Malek [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun distinga vorteto (=pli aĝa) id. Malek Miklós estas hungara komponisto, dirigento. Lia edzino estas Mária Toldy, lia filo estas Miklós Malek (pli juna).
Miklós Malek [1] naskiĝis la 3-an de junio 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Malek maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1963, poste li akiris trumpetistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1970. Jam dum la lernojaroj en 1963 li estis membro de ĵazorkestro, kiu atingis la unuan lokon en televizia konkurso. Inter 1969-1989 li apartenis al konata ŝlagromuzikista orkestro. En 1969 li ekhavis postenon en la Hungara Radio, en 1983 en Teatro Madách. Inter 1992 kaj 1999 li laboris ankaŭ en Hungara Televizio, li kunlaboris kun kremo de hungaraj muzikistoj. Ekde 2000 li komponadas plej ofte simfoniojn. Li ricevis premiojn inter 1969 - 2011. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ŝlagroj: ekzemple: Hull az elsárgult levél, Szállj kék madár
- muzikalo: Kell néha egy kis csavargás (1976)
- akompananta muziko de teatraĵo: Életem bére (1989)
- filma muziko: Macskafogó 2 (2007)
- pluraj konĉertoj