Miklós Marián
Miklós Marián | |
---|---|
Persona informo | |
Miklós Marián [miklOŝ mariAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Marián Miklós, estis hungara muzeologo, ornitologo, herpetologo, instruisto, skolto.
Miklós Marián[1][2][3] naskiĝis la 31-an de marto 1914 en Szeged, li mortis la 7-an de aŭgusto 2011 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Marián maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1932, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1940. Post la diplomo li estis soldato 3 jarojn, poste li instruis en gimnazio en Kaposvár (1943-1954), dum li estis skolto kun posteno (1943–1948), pli poste en la sama urbo li estis muzeologo (1954-1957). Li revenis al sia naskiĝurbo kaj estis ĉefmuzeologo inter 1957–1974. Intertempe li doktoriĝis en 1959 en la universitato. Depost fino de la socialismo li partoprenis en reorganizado de la skolta movado. Lia scienca labortereno estis la zoologio en Hungarlando. Li edziĝis en 1942, lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1944-1949. Li ricevis premiojn inter 1953-2011.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A vipera fekete változatának Somogy megyei előfordulása. (1952)
- Adatok a Felső-Tisza herpetofaunájához. (1958)
- A lápvilág titkaiból (filmo, 1958)
- A Tiszai ártér téli madárvilága és gazdasági vonatkozásai. (1964, 1967)
- A Pusztaszeri Természetvédelmi Terület madárvilága. (1975)
- A Barcsi borókás tájvédelmi körzet madárállománya. (kunaŭtoro, 1985)
- A Zselic kétéltű- és hüllőfaunájáról. (1998)
- A Baláta-láp és gerinces állatvilága, különös tekintettel a madarakra. (kunaŭtoro, 2001)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM172313/650aac18-1d28-4899-81d5-d252feafde8b/solr/0/24/2/4/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=830361&date=2025-02-04 nemzeti névtér
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm3731902/ usona filma datenaro