Saltu al enhavo

Miklós Marosi (ekonomikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Marosi (ekonomikisto)
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1922 (1922-06-28)
en Fehérvárcsurgó
Morto 2-an de aprilo 2010 (2010-04-02) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1944) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Miklós Marosi [miklOŝ maroŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Marosi Miklós, estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.

Miklós Marosi[1] naskiĝis la  28-an de junio 1922 (nun 1922-06-28) (laŭ alia informo la  12-an de januaro 1922 (nun 1922-01-12)) en Fehérvárcsurgó, li mortis la 2-an de aprilo 2010 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Miklós Marosi maturiĝis en Székesfehérvár en 1940, poste li akiris ekonomian diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1944. Post la diplomo li estis librotenisto en karbomineja firmao ĝis 1947, poste en pluraj firmaoj, dum en 1949 li doktoriĝis en la universitato. Inter 1955–1968 li havis postenon en ministeria instituto, poste li instruis en Ekonomia Universitato Károly Marx kiel docento (1968–1980) kaj profesoro (1980–1992). Intertempe li kandidatiĝis en 1971, li doktoriĝis en 1980 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis la entreprenaj organizaĵoj, precipe en Japanio, Ĉinio kaj Koreio. Li edziĝis en 1950 kaj li ricevis unufoje ŝtatan premion.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Vas- és acélöntödék közvetett költségnormáinak számítási módszere. (kunaŭtoro, 1957)
  • Az iparvállalat szervezete. (monografio, 1961)
  • Gépipari üzemek gazdaságtana és szervezése. (lernolibro, kunaŭtoro, 1967; 7-a eldono: 1977)
  • Többtelepes iparvállalatok belső decentralizációját befolyásoló tényezők. (disertaĵo, 1970)
  • Szervezés–ösztönzés–hatékonyság. (monografio kaj disertaĵo, 1978; 2-a eldono: 1980)
  • A szocialista vállalat szervezése és vezetése. (2 volumoj, kunkompilisto, 1978)
  • Szervezéselmélet és módszertan. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1978; ruse: 1981)
  • A vállalatfejlődés külföldi és hazai tapasztalatai. (1989)
  • A Távol-Kelet gazdasága és vállalatai. (1998)
  • Japán, koreai és kínai menedzsment. (2003)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]