Miklós Salusinszky
Aspekto
Miklós Salusinszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1948 en Moskvo |
Morto | 3-an de marto 2006 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Familio | |
Patro | István Salusinszky |
Frat(in)o | Gábor Salusinszky (en) |
Okupo | |
Okupo | filmproduktoro |
Miklós Salusinszky [miklOŝ ŝaluŝinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Salusinszky Miklós estis hungara filma produktoro. Lia patro estis István Salusinszky, lia avo estis Gyula Salusinszky.
Miklós Salusinszky[1] naskiĝis la 15-an de decembro 1948 en Moskvo, li mortis la 3-an de marto 2006 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Salusinszky studis en Scienca Universitato Attila József. Ekde la 1970-aj jaroj li estis dramaturgo, post jaroj li akiris pli altan postenon. Li kontribuis al pluraj sukcesaj eksperimentaj animaciaj filmoj. Baldaŭ li partoprenis en establo de nova filma studio, kie li estis partoposedanto. Ankaŭ tie oni produktis animaciajn filmojn. Lia filo naskiĝis en 1974, lia filino en 1979.
Liaj produktitaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Süni és barátai (1995)
- Uborka (marioneta serio, 1991–2001)
- T.I.R. (seria longa filmo, 1984–1987)
- Ah, Ámerika! (1984)
- A légy (animacia filmo kun Oskar-premio, 1980)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- anglalingva biografio[rompita ligilo]
- anglalingva biografio[rompita ligilo]