Miklós Szalay
Aspekto
SZALAY Miklós [salai] estis rumania hungara komponisto. Li naskiĝis en Arado la 2-an de novembro 1930 kaj mortis en Vieno la 29-an de septembro 2003. Li estis la patro de komponisto, muzikfolkloristo Zoltán Szalay.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Szalay studis en muzika altlernejo Gheorghe Dima de Kluĵo kaj li akiris diplomon de muzikinstruisto (1954) kaj de komponisto (1958). Li instruis en la altlernejo (1957–86).
Komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Suito por fortepiano, Konĉerto por arĉorkestro (1957); Sonato por violoĉelo-fortepiano (1958, 1-a premio landa); Konĉerto por fortepiano kaj orkestro (1960); Sonato por fluto-piano (1963); Improvizaĵoj por violonĉelo, piano kaj magnetofonmuziko (1970); Arĉkvarteto.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-04-17 per la retarkivo Wayback Machine