Miklós Tóth-Máthé
Miklós Tóth-Máthé | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de julio 1936 en Tiszalúc | |
Morto | 20-an de oktobro 2019 (83-jaraĝa) en Debrecen | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1961) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Miklós Tóth-Máthé [miklOŝ tOt-mAtE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth-Máthé Miklós estis hungara aktoro, verkisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Tóth Miklós Gyula.
Miklós Gyula Tóth[1][2] naskiĝis la 7-an de julio 1936 en Tiszalúc, li mortis la 20-an de oktobro 2019 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Tóth frekventis kalvinanajn kolegiojn en Sárospatak kaj Debrecen, fine gimnazion jam laŭ vespera lernado en Miskolc. Tage li estis laboristo, sed li frekventis ankaŭ aktorlernejon. Li estis aktiva dum la Hungara revolucio de 1956. Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1961. Liaj plej gravaj instruistoj estis Géza Pártos, Mária Sulyok, Lajos Básti kaj Magda Olthy. Li estis aktoro 9 jarojn en Teatro Petőfi (Veszprém), Teatro Jókai (Békéscsaba), Teatro Kisfaludy, Teatro Thália (Budapeŝto) kaj Gaja Teatro, poste li jam kiel Miklós Tóth-Máté iĝis verkisto. Li ricevis premiojn inter 1996-2018. Li edziĝis en 1964, filino naskiĝis, fine divorcis kaj denove edziĝis en 1977. La 2-a edzino naskis 3 gefilojn, sed ŝi mortis en 2003.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj – Soljonij
- Victor Hugo: Marion de Lorme – Ludoviko la 13-a
- Endre Fejes: Rozsdatemető – Béla Sápadt
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde – sciencisto
- Mór Jókai:
- A fekete gyémántok – Péter Szaffrán
- A kőszívű ember fiai – Haynau
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Fény a redőny mögött (1966)
- A múmia közbeszól (1967)
- A Hamis Izabella (1968)
Liaj libroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A csokornyakkendős (noveloj, 1980)
- Isten trombitája, „Megszámlálta futásodat” (romanetoj, 1981)
- A szabadság nótáriusa (romano, 1987)
- A fekete ember (3 dramoj, 1989)
- Méliusz (dramo, 1994)
- Figuránsok (romano, 1994)
- Trans la seĝo (noveloj en Esperanto, 1997)
- Lomtalanítás (noveloj, 1998)
- Hiányod hűsége (poemoj, 2006)
- Tűz és kereszt (7 dramoj, 2010)
- A rögöcsei csoda (6 komedioj, 2013)
- A pap fia (poemoj, noveloj, 2015)
- Számadással Istennek tartozom (romano, 2017)
Liaj scenarlibroj
[redakti | redakti fonton]- Haláli történetek (1991)
- A rögöcsei csoda (2014)
- Kossuth papja (2015)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- roloj