Miklós Tolnai
Miklós Tolnai | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1940 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de marto 2015 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro voĉaktoro ![]() |
Miklós Tolnai [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tolnai Miklós estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia familia nomvarianto estis Tolnay [tolnai].
Miklós Tolnai[1][2] naskiĝis la 15-an de oktobro 1940 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de marto 2015 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Tolnai komencis sian aktoran karieron en 1959 kiel porokaza prezentisto. Ekde 1964 li apartenis al provincaj teatroj (Teatro Csokonai (Debrecen) (1964–1966), Teatro Szigligeti (Szolnok) (1966–1968), Teatro Jókai (Békéscsaba) (1968–1970), Nacia Teatro (Szeged) (1970–1976)). Li ludis en la ĉefurbo en la jam ne ekzistanta teatro, poste en Teatro de Kecskemét inter 1981–1983, pli poste li estis membro de ĉefurbaj teatroj (Teatro József Attila (1983–1989), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1989-2000), fine de Teatro Magyar). Intertempe li havis ankaŭ filmajn taskojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Makbeto - Malcolm
- La Dresado de la Megero - Hortensio
- Reĝo Lear - titolrolo
- Rikardo la 3-a - Rivers
- La Komedio de Eraroj - Baltazár
- Multa Bruo pri Nenio - Leonato
- Trojlo kaj Kresida - Hector
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - urbestro
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - 4-a kortegano
- Friedrich Schiller:
- Don Carlos, Infant von Spanien - Feria
- Maria Stuart (dramo) - Amias Paulet
- Wilhelm Tell - Ruodi
- Henrik Ibsen: Hedda Gabler - Eilert Lövborg
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - sciencisto
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Mindenki ártatlan? (1962) - policano
- A kard (1976) - policoficiro
- Felhőjáték (1983) - Lajos Németh
- Csinibaba (1997) - li mem
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Sean Connery, Alec Guinness, Fritz Muliar, Hernando de Soto, James Stewart, Lino Ventura, John Wayne[3]
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Gilgames (1975) - Enkidu
- Széchenyi napjai (1985) - trankvila homo
- Öregberény (1994) - Kornél
- Na végre, itt a nyár! (2002) - li mem
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- [1]