Saltu al enhavo

Miklós Vida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Vida
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1927 (1927-01-24)
en Diósberény
Morto 13-an de decembro 2005 (2005-12-13) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
politikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Miklós Vida [miklOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vida Miklós estis hungara maŝininĝeniero, parlamentano, altlerneja instruisto.

Miklós Vida[1][2] naskiĝis la  24-an de januaro 1927 (nun 1927-01-24) en Diósberény, li mortis la 13-an de decembro 2005 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Miklós Vida maturiĝis en katolika gimnazio en Dombóvár en 1945, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1950. Post la diplomo li laboris en uzino en Budapeŝto, poste inter 1959–1987 li havis altajn postenojn en la ĉefurba gasproduktejo. Li ankaŭ instruis en la teknikuniversitato inter 1949–1954 kaj ekde 1958, sed inter 1968–1972 li estis docento en Pezindustria Universitato de Miskolc, fine en 1972 li estis levita profesoro en la teknikuniversitato. Intertempe en 1958 li akiris plian diplomon, li estis aspiranto de Albert Fonó (1961–1964), li kandidatiĝis (CSc) en 1970, li doktoriĝis en 1986 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1954, poste filo naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1957-1997.

Politika kariero

[redakti | redakti fonton]

Ekde 1945 li estis aktiva en junularaj komunistaj organizaĵoj, tamen poste li neniam aliĝis al la komunistoj. Ekde 1953 li estis parlamenta deputito ĝis la rezigno en 1989.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Torokgáz hőenergia hasznosításának gazdasági hatékonysága a berendezés automatizálásától függően. (disertaĵo, 1958)
  • Gázellátás. I. Gáztermelés. Gázok szállítása, tárolása és elosztása. (1966 kaj reeldonoj)
  • Gázellátórendszer kapacitásának növelése földgáz felhasználásával. (disertaĵo, 1968)
  • Gázellátás. Egy. jegyz. Meszléry Celesztinnel. (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1974; 12-a eldono en 1993 kaj reeldonoj)
  • Földgáz alapú gázellátórendszer hatásfokának növelése komplex műszaki megoldások útján. (disertaĵo, 1984)
  • A magyar gázipar. Szűcs Miklóssal. (kunaŭtoro, 1984 2-a tralaborita eldono: 1991)
  • A 140 éves fővárosi gázellátás. (1997)
  • A lakossági gázszámla korrekciós tényezője. (2003)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]