Miklós Virág
Miklós Virág | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1958 (65-jaraĝa) en Sátoraljaújhely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto |
Miklós Virág [miklOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Virág Miklós estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.
Miklós Virág[1] naskiĝis la 21-an de decembro 1958 en Sátoraljaújhely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Virág maturiĝis en ekonomia mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon (MSc) en Universitato Károly Marx en 1982. Post 2 jaroj li ankaŭ doktoriĝis samloke. Post la diplomo li estis praktikanto en la universitato, depost la doktoriĝo asistanto, inter 1989 - 1993 lektoro, inter 1994 - 2006 docento, pli poste profesoro ĝis la pensiuliĝo en 2023. Li estis ankaŭ dekano inter 1997-2002 kaj institutestro (2013-2021). Li kandidatiĝis (CSc) en 1993 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 2001. Lia scienca laboro fokusiĝis al prognozo de bankrotoj. Li ricevis premiojn inter 1986-2023. Lia edzino naskis 2 filojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A döntési struktúrák optimalitásának vizsgálata (disertaĵo, 1984)
- A pénzügyi viszonyszámokon alapuló teljesítmény-megítélés és csõdelõrejelzés (disertaĵo, 1993)
- Pénzügyi elemzés, csődelőrejelzés, válságkezelés (libro, 2004, 2013)