Militkampanjo en Sinajo kaj Palestino
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dd/Camel_corps_at_Magdhaba.jpg/220px-Camel_corps_at_Magdhaba.jpg)
La Militkampanjo en Sinajo kaj Palestino okazis en la Sudokcident-azia Teatro de la Unua Mondmilito kiam serio de bataloj estis batalitaj inter la fortoj de la Brita Imperio (Britio, Hindio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando) kontraŭ la Germana Imperio kaj Otomana Imperio. Tiuj bataloj okazis en Sinajo, Palestino kaj Sirio kaj komenciĝis la 26-an de januaro 1915 kaj finiĝis la 28-an de oktobro 1918.