Milles de la Polvorosa
Milles de la Polvorosa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49699 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 199 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 55′ N, 5° 44′ U (mapo)41.9231714-5.7329641Koordinatoj: 41° 55′ N, 5° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 701 m [+] | ||
Areo | 18,12 km² (1 812 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Milles de la Polvorosa [+] | |||
Milles de la Polvorosa [MIljes delapolboROsa] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Milles estus etimologie rilatebla al Ĝemelejo, nome aludo al paro da montetoj, dum la Polvorosa estas aludo al teritorio kie okazis la Batalo de la Polvorosa kontraŭ maŭroj.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 208 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 250 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 70 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villanázar, Santa Cristina de la Polvorosa, Arcos de la Polvorosa, Burganes de Valverde, Villaveza del Agua, Bretocino, Bretó kaj Santovenia del Esla.
Estas atestantoj de prahistoria loĝado kaj de la [[[Romia Imperio]]; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Graflando de Benavente. Iam oni ŝanĝis la loĝlokon al ejo pli malproksima de la rivero kiu okazis inundojn.
Plej grava enspezofonto estis agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: fiŝkaptado, ĉerivera distrejo ktp.