Mimi Khalvati
Mimi Khalvati | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1944 (81-jaraĝa) en Teherano | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Irano ![]() | ||||
Alma mater | Internacia Verkada Programo Universitato de Neŭŝatelo ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mimi KHALVATI (naskiĝis la 28-an de aprilo 1944) estas irandevena brita poetino. Ŝi estis aktiva en Irano kiel aktorino kaj teatra reĝisoro dum kelka tempo. Ŝi revenis al Britio kaj fariĝis kunordiganto de Poezia Lernejo. Nun ŝi estas invitita prelegantino en Goldsmiths 'College en Londono, kie ŝi ankaŭ estras poeziajn atelierojn. Ŝi estas poetino kaj verkistino de infanlibroj.
Vivkuro kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi naskiĝis en Teherano, Irano, la 28-an de aprilo 1944[1], kaj kreskis sur la Insulo Wight. Ŝi estis edukita en Svislando ĉe la Universitato de Neŭŝatelo kaj en Londono ĉe la Drama Centro kaj la Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj.
Poste ŝi laboris kiel teatra reĝisoro en Teherano, tradukante de la angla al la persa kaj elpensante novajn teatraĵojn, samkiel kun-fondante la grupon Teatro en Ekzilo.
Ŝi nun vivas en Londona Komunumo Hackney kaj estas Vizitanta Lekciisto ĉe Goldsmiths Altlernejo kaj direktoro de la Londona Poezia Lernejo.
Khalvati estis 47-jaraĝa kiam ŝia unua libro aperis en 1991[2]. Ĝia titolo, In White Ink (En blanka inko), bazigas sur la verkaro de Hélène Cixous kiu asertis ke virinoj en la pasinteco skribis "en blanka inko". Michael Schmidt rimarkigas ke Khalvati estas "formale plej eltrovema poeto".[3]
Khalvati estas la fondinto de The Poetry School (La Poezia Lernejo), organizanto de poeziometiejoj kaj kursoj en Londono kaj estas kun-redaktoro de du antologioj: nome Tying the Song kaj Entering The Tapestry.
Ŝi estas ankaŭ guvernisto ĉe la Fondumo Arvon kaj instruis kreivan verkadon ĉe universitatoj kaj altlernejoj en Usono kaj Britio.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- The White Ink (Carcanet Press, 1991)
- Child: new and selected poems 1991-2011
- Mirrorwork (Carcanet Press, 1995)
- Entries on Light (Carcanet Press; 1997),
- Selected Poems (Carcanet Press, 2000),
- Tying the Song: A First Anthology from the Poetry School 1997-2000 (2000),
- The Chine (Carcanet Press, 2002),
- Entering the Tapestry: a Second Anthology from the Poetry School (2003),
- The Meanest Flower (Carcanet Press, 2007),
- Earthshine (2013)
- The Weather Wheel (Carcanet Press, 2014).
Premio
[redakti | redakti fonton]- Premio Arts Council Writers pro sia poezia kolekto Mirrorwork en 1995.
Teksta arto
[redakti | redakti fonton]La irlanda tekstarta artistino Orla Berry uzis poemon de Mimi Khalvati en arta instalaĵo en Bruselo, Belgio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (en) Poezia Lernejo, retejo
- (en) Profilo ĉe Poezia Traduka Centro, kun ligiloj al poemoj, artikoloj, aŭdio kaj video Arkivigite je 2014-07-26 per la retarkivo Wayback Machine
- (en) Oficiala retejo de Mimi Khalvati
- (en) Aŭskultu voĉlegitan poezion fare de Mimi Khalvati - registraĵo de British Library, la 14-an de julio 2008.
- (en) Profilo kaj poemoj ĉe Poezia Arkivo[rompita ligilo]
- (en) Profilo Second Light kaj poemoj
- (en) "Intervjuo: Etikedita "persa poeto Arkivigite je 2010-03-25 per la retarkivo Wayback Machine", Mimi Khalvati ŝuldas sammulte al Insulo de Wight kiel al Irano", The Independent Arkivigite je 2010-03-25 per la retarkivo Wayback Machine, la 17-an de aŭgusto 2007
- (en) “The Weather Wheel” (La Vetera Rado): intervjuo kun Mimi Khalvati, la 23-an de januaro 2015
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo Mimi Khalvati en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.
- ↑ (en) "British Council Writers Directory".
- ↑ Schmidt, Michael: Lives of the Poets, p. 858. Weidenfeld & Nicolson, 2007.
- ↑ Schmidt, Michael: Lives of the Poets, p. 859.