Saltu al enhavo

Minton’s Playhouse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minton’s Playhouse
ĵaz-klubo Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 1938
Lando Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Manhatano
Situo
Geografia situo 40° 48′ 17″ N, 73° 57′ 12″ U (mapo)40.804722-73.953333Koordinatoj: 40° 48′ 17″ N, 73° 57′ 12″ U (mapo) [+]
Minton’s Playhouse (Novjorko)
Minton’s Playhouse (Novjorko)
DEC
Situo de Minton’s Playhouse
Map
Minton’s Playhouse
vdr

Minton’s Playhouse estas ĵazklubejo kun drinkejo en la unua etaĝo de Hotelo Cecil en la strato 210. West 118. en Harlemo (Novjorko). En 1938 tenorsaksofonisto Henry Minton malfermis la klubejon, kiu estas precipe fama pro siaj spontankoncertoj komence de la 1940-aj jaroj, kiuj ludis gravan rolon je la ekesto de bibopo, kaj je kiuj partoprenis muzikistoj kiel Thelonious Monk, Kenny Clarke, Charlie Christian kaj Dizzy Gillespie.

(De maldekstre:) Thelonious Monk, Howard McGhee, Roy Eldridge kaj Teddy Hill antaŭ Minton's Playhouse, New York, proks. septembron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Pro striko de la muzikisto-sindikatoj de 1942 ĝis 1944 la spontankoncertoj en Minton’s Playhouse diskoniĝis kiel surdiskigaĵoj nur pli malfrue. Post la tempo je Mintons la plipopulariĝintaj bibop-muzikistoj translokiĝis meze de la 1940-aj jaroj en la klubejojn ĉe 52-a Strato (ekz. Jimmy Ryans, Famous Door, Three Deuces, Spotlite Club, Onyx Club, Hickory House, ekde 1949 Birdland).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]