Miomba kalamonasto
Miomba kalamonasto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Miomba kalamonasto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Calamonastes undosus (Reichenow, 1882) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Miomba kalamonasto (Calamonastes undosus), konata ankaŭ kiel Miomba stria kalamonasto, estas specio de birdoj de la familio de Cistikoledoj, kiuj estis iam lokitaj en la genro de Kamaropteroj, sed lastatempe en Calamonastes aŭ Kalamonastoj, kiuj estas birdoj de arbaroj kaj dornarbaroj de Subsahara Afriko, kiuj faras nestojn ene de kudritaj folioj, estas insektovoraj kaj havas longajn vostojn kaj striecajn subajn partojn.
La Stirlinga kalamonasto, Calamonastes (undosus) stierlingi, estas ofte inkluditaj en tiu specio.
Kiel ĉe kamaropteroj, ankaŭ kalamonastoj kudras siajn nestojn ene de vivaj aŭ mortaj folioj pere de araneretoj. La rezulto estas tre delikata bulforma nesto (kun flanka enirejo), komplete kovrita per folioj kaj ofte dekorata per kokonoj. Nestoj estas kutime kaŝitaj en malalta herbo, herbotufo aŭ malalta arbusto.
Oni agnoskas kvar subspeciojn nome: cinereus Reichenow, 1887 - en R Kongo kaj en okcidenta DRKongo, norda kaj nordorienta Angolo (Kabindo, Malanje kaj norda Lunda suden al Huambo) kaj nordokcidenta Zambio, huilae (Meise, 1958) – Okcidenta kaj centra Angolo, katangae Naeve, 1909 - sudorienta DRKongo kaj Zambio (escepte nordokcidento) kaj nomiga undosus (Reichenow, 1882) - orientaj Ruando kaj Burundo, Tanzanio kaj sudorienta Kenjo.
Ĝi formas superspecion kun C. simplex, C. stierlingi kaj C. fasciolatus. Foje konsiderata samspecifa kun du el ili, sed ne estas interreproduktado kun C. simplex kie la teritorioj koincidas (en norda Tanzanio kaj sudokcidenta Kenjo); mallarĝa (15-20 km larĝe) zono de hibridado kun C. stierlingi en centra Zambio kaj norda Malavio, sed tre distinga en plumaro kaj kantoj (hibridoj intermezas laŭ aspekto, sed povas havi intermezajn kantojn). Aberaciaj junuloj de raso cinereus havantaj sablolivecajn subajn partojn estis erare priskribitaj kiel separata taksono, Camaroptera brachyura congica.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Camaroptera undosa Arkivigite je 2008-09-26 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|