Mirjam Pressler
Mirjam PRESSLER (naskiĝinta la 18-an de junio 1940 en Darmstadt, mortinta la 16-an de januaro 2019 en Landshut[1] estis germana verkistino kaj tradukistino. Ŝi rangiĝis inter la plej sukcesaj porinfanaj kaj poradoleskaj literaturfabrikantoj. Tamen ŝi verkis ankaŭ librojn por adoltaj kaj tradukis el la lingvoj hebrea, angla, nederlanda kaj afrikansa.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Mirjam Pressler estis la eksteredzeca infano de judino pasigante la junulajn jarojn ĉe edukaj gepatroj.[2] kaj en hejmo. Je la aĝo de 11 jaroj ŝi venis en internejon frekventante gimnaziojn en Darmstadt kaj Bensheim.[3] Pli malfrue ŝi studis ĉe la Altlernejo pri plastikaj artoj en Frankfurto ĉe Majno kaj la lingvojn anglan kaj francan ĉe la Munkena universitato. Pressler ankaŭ pasigis unu jaron en kibuco en Israelo antaŭ reveno ŝia germanlanden en la 1970-a jaro. Ŝi edziniĝis al israelano kaj naskis tri filinojn. Post la divorco ŝi edukis la infanojn en loĝadkomunumo kun alia soleedukantino. Dum ok jaroj ŝi laboris duontage en propra ĵinzvendejo. Post ne plua luprenrajtigo ŝi ekdeĵoris kiel liberprofesiulino verkista kaj tradukista. Ŝi tradukis ĉ. 500 librojn en la germanan skribante mem pli ol 40 (porinfanaj) verkoj.[4]
La lastan tempon ŝi vivis en Landshut kie ŝi mortis pro kancero. Ŝi krome membris al PEN-klubo germania.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]La legantoj konfrontiĝas dum la ĝuo de pressleraĵoj al realaj aferoj de infanoj/adoleskantoj nuntempaj kaj pasinttempaj. Ofte temas pri malfacilaj vivsituacioj iliaj kiuj malebligas tro malkomplikajn solvojn. Fine ja videblas plejtempe esperoj. La temo de holokaŭsto en multaj libroj ankaŭ tuŝatas, ekz. ĉe Malka Mai kie centras 8-jaraĝulino batalanta je postvivado. Ich finde es einfach spannend, wenn Menschen es hinkriegen, aus Scherben und Trümmern wieder etwas aufzubauen.[5] Biografiaj elementoj ja ludis certan rolon en ŝiaj libroj sed neniam plejgravis.
Inter la de ŝi tradukitaj verkoj troviĝas aĵoj ekz. de John Steinbeck, Peter van Gestel, Uri Orlev, Amos Oz, Orly Castel-Bloom aŭ Zeruya Shalev. La plej renomita verko estas eble la kritika eldono de la Taglibro de Anne Frank. Ŝia romano Grüße und Küsse an alle. Die Geschichte der Familie von Anne Frank tre atentigitis dum la voĉlegada festo "Frankfurt liest ein Buch]" (Frankfurto, 2015). La lasta romano Dunkles Gold teme unuigas pestepidemipogromojn mezepokajn kun aktualaj antisemitismaj aĉaĵoj; ĝi aperis postmorte en marto 2019.
Libroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Bitterschokolade . Beltz & Gelberg, Weinheim 1980, ISBN 3-407-80630-2.
- Kratzer im Lack. Romano. Beltz & Gelberg, Weinheim 1981, ISBN 3-407-74148-0.
- Nun red doch endlich. Kinderroman. Beltz & Gelberg, Weinheim 1981.
- Stolperschritte. Romano. Spectrum, Stuttgart 1981.
- Novemberkatzen. Porinfana romano. Beltz & Gelberg, Weinheim 1982.
- Zeit am Stiel. Romano. Beltz & Gelberg, Weinheim 1982.
- Katharina und so weiter. Rakonto. Beltz & Gelberg, Weinheim 1984.
- Riesenkuß und Riesenglück. Oetinger, Hamburg 1984.
- Mit 64 stirbt man nicht. Krimromano. Fischer Taschenbuch, Frankfurt am Main 1986.
- Nickel Vogelpfeifer. Rakonto. Beltz & Gelberg, Weinheim 1986.
- Goethe in der Kiste. Loewe, Bindlach 1987.
- Bär Brumm Bär. Maier, Ravensburg 1988.
- Sieben und eine Hex. Hexengeschichten. Loewe, Bindlach 1992.
- Ich sehne mich so. Die Lebensgeschichte der Anne Frank. Beltz & Gelberg, Weinheim 1992, ISBN 3-407-74097-2.
- Der schönste Hund der Welt. Arena, Würzburg 1992.
- Auch Vampire können sich irren und andere Geschichten zum Gruseln. Arena, Würzburg 1994.
- Wenn das Glück kommt, muss man ihm einen Stuhl hinstellen. Romano. Beltz & Gelberg, Weinheim 1994, ISBN 3-407-79648-X.
- Die wundersame Reise des kleinen Kröterichs (kun Yaakov Shabtai). Hanser, München 1998.
- Shylocks Tochter. Venedig im Jahre 1568, Ghetto von Venedig 5327/8. Romano. Alibaba, Frankfurt am Main 1999.
- Ben und Lena freuen sich auf Weihnachten 2000.
- Malka Mai. Romano. Beltz & Gelberg, Weinheim 2001.
- Für Isabel war es Liebe. Romano. Beltz & Gelberg, Weinheim 2002.
- Die Zeit der schlafenden Hunde. Romano. Beltz & Gelberg, Weinheim 2003.
- Rosengift. Romano. Bloomsbury, Berlin 2004.
- Wundertütentage. Romano por infanoj. Beltz & Gelberg, Weinheim 2005.
- Alle Geschichten von Jessi. Beltz & Gelberg, Weinheim 2006, ISBN 3-407-78936-X.
- Golem, stiller Bruder. Romano. Beltz & Gelberg, Weinheim 2007, ISBN 978-3-407-81021-2.
- Nathan und seine Kinder. Romano por infanoj. Beltz & Gelberg, Weinheim 2009, ISBN 978-3-407-81049-6.[6]
- „Grüße und Küsse an alle“. Die Geschichte der Familie von Anne Frank (kun Gerti Elias). S. Fischer, Frankfurt am Main 2009, ISBN 978-3-10-022303-6.
- Ein Buch für Hanna. Romano. Beltz & Gelberg, Weinheim 2011, ISBN 978-3-407-81079-3.
- Guten Morgen, gute Nacht. Poemoj kun ilustraĵoj de Helga Bansch. Beltz & Gelberg, Weinheim 2011, ISBN 978-3-407-79338-6.
- Wer morgens lacht. Romano. Beltz & Gelberg, Weinheim 2013, ISBN 978-3-407-81143-1.
- Was wir schon alles können! podolino, Blindach 2016, ISBN 978-3-8112-3393-5.
- Ich bin’s, Kitty. Aus dem Leben einer Katze. Romano kun ilustraĵoj de Rotraut Susanne Berner. Beltz & Gelberg, Weinheim 2018, ISBN 978-3-407-82357-1.
- Spukgeschichten. Kun bildoj de Erhard Dietl. Arena, Würzburg 2018, ISBN 978-3-401-71103-4.
- Dunkles Gold. Romano. Beltz & Gelberg, Weinheim 2019, ISBN 978-3-407-81238-4.
Premioj kaj honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1980: Oldenburger Kinder- und Jugendbuchpreis, por Bitterschokolade
- 1981: La vache qui lit, por Stolperschritte
- 1994: Deutscher Jugendliteraturpreis (specialpremio por tradukado)
- 1995: Deutscher Jugendliteraturpreis, por Wenn das Glück kommt, muß man ihm einen Stuhl hinstellen
- 1995: La vache qui lit, por Wenn das Glück kommt, muß man ihm einen Stuhl hinstellen
- 1998: Friedrich-Bödecker-Preis
- 1998: Bundesverdienstkreuz 1. Klasse des Verdienstordens der Bundesrepublik Deutschland
- 2001: Carl-Zuckmayer-Medaille
- 2001: Großer Preis der Deutschen Akademie für Kinder- und Jugendliteratur e. V. Volkach
- 2001: Eule des Monats der Zeitschrift Bulletin Jugend & Literatur
- 2001: La vache qui lit, por Malka Mai
- 2002: Pro meritis scientiae et litterarum
- 2002: Deutscher Bücherpreis, por Malka Mai
- 2004: Deutscher Bücherpreis, por la dumviva literaturkreitaro
- 2004: LesePeter Februar, por Die Zeit der schlafenden Hunde
- 2005: Deutsche Medialen, por Robin Hood
- 2006: Bayerischer Verdienstorden
- 2008: Esel des Monats März der Zeitschrift Eselsohr por Shylocks Tochter
- 2008: Jane Scatcherd-Preis der Heinrich Maria Ledig-Rowohlt-Stiftung
- 2009: Corine-premio, por Nathan und seine Kinder
- 2010: Deutscher Jugendliteraturpreis, speciala premio por la dumviva verkaro
- 2013: Buber-Rosenzweig-Medaille
- 2015: Preis der Leipziger Buchmesse por la traduko de la verko Judas de A. Oz
- 2015: Internationaler Literaturpreis – Haus der Kulturen der Welt por la traduko de Judas de A. Oz
- 2017: Literaturpreis der Landeshauptstadt München por la dumviva verkaro
- 2017: Kulturpreis der Stadt Landshut
- 2018: Friedenspreis der Geschwister Korn und Gerstenmann-Stiftung (kun Lizzie Doron)
- 2018: Großes Bundesverdienstkreuz des Verdienstordens der Bundesrepublik Deutschland[7]
Filmigoj
[redakti | redakti fonton]- 1985: Novemberkatzen. Reĝisorino: Sigrun Koeppe.
- 1991: Die Honigkuckuckskinder (kunlaboro scenaria), reĝisoro: Willy Brunner
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Thomas Daum: Carl-Zuckmayer-Medaille des Landes Rheinland-Pfalz 2001: Mirjam Pressler. Eine Würdigung. Brandes und Apsel, Frankfurt am Main 2002 ISBN 3-933086-80-9
- Anne Goebel: So etwas wie Zuversicht. Mehr als 60 Bücher hat Mirjam Pressler in den vergangenen 30 Jahren veröffentlicht. In ihren Geschichten konfrontiert sie den Leser meist mit der ungeschönten Wirklichkeit. Süddeutsche Zeitung, Nr. 217, 20./21.9.2014, p. 20.
- Peter Goßens: Mirjam Pressler. Ĉe: Andreas Kilcher (eld.): Metzler Lexikon der deutsch-jüdischen Literatur. Jüdische Autorinnen und Autoren deutscher Sprache von der Aufklärung bis zur Gegenwart. 2a eldono, Stuttgart 2012 ISBN 978-3-476-02457-2, p. 411–413
- Nachruf auf Mirjam Pressler, ĉe: Übersetzen, 2/2019, p. 16
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mirjam Pressler en la germana Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Mirjam Pressler en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Hejmpaĝo ŝia
- Mirjam Pressler ĉe lyrikwelt.de Arkivigite je 2013-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo kun Pressler ĉe Blaue Seite Arkivigite je 2014-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj sur la erlangena tradukista ateliero Arkivigite je 2019-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gestorben: Mirjam Pressler. buchmarkt.de,16.1.2019.
- ↑ Deutschlandfunk Kultur: „Ich habe alles gelesen, was ich in die Finger bekam“
- ↑ Munzinger: Mirjam Pressler
- ↑ Zum Tod von Mirjam Pressler. Ĉe: Tachles. 16.1.2019.
- ↑ Traduko: Por mi simple estas fascine se homoj sukcesas el rompopecetoj kaj ruinaĵoj rekonstrui ion novan., ĉe Anne Goebel: So etwas wie Zuversicht. Mehr als 60 Bücher hat Mirjam Pressler in den vergangenen 30 Jahren veröffentlicht. In ihren Geschichten konfrontiert sie den Leser meist mit der ungeschönten Wirklichkeit. ["Süddeutsche Zeitung", 217, 20.9.2014, p.20]
- ↑ Enhavresumo
- ↑ Verdienstkreuz für Kinderbuchautorin Mirjam Pressler Arkivigite je 2018-12-20 per la retarkivo Wayback Machine, Kulturnachrichten im Deutschlandfunk Kultur