Mirosław Wróbel
Mirosław Wróbel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Mirosław Wróbel | ||
Naskiĝo | 18-an de julio 1966 (58-jaraĝa) en Kędzierzyn-Koźle | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Alma mater | Katolicki Uniwersytet Lubelski Jana Pawła II. Wydział Teologii (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto vd | |
Laborkampo | Bibliologio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mirosław Stanisław Wróbel (naskiĝis la 18-an de julio 1966 en Kędzierzyn-Koźle) estas pola kleriko, membro de sacerdota konsilio ĉe la Ĉefdiocezo de Lublinio, profesoro de teologio, tradukisto de Biblio, eksterordinara profesoro en Instituto de Bibliaj Sciencoj en Katolika Universitato en Lublin (KUL) je la nomo al Johano Paŭlo la 2-a.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Mirosław Wróbel en 1991 finis magistrajn filozofi-teologiajn studojn en Supera Animzorga Seminario en Lublin kaj ordiniĝis. En 1994 akiris licenciojn pri biblia teologio en KUL, kaj pri bibliaj sciencoj en Papa Biblia Instituto en Romo (1995-1998). En 1997 studis en Hebrea Universitato kaj en la jaroj 1998-2003 en Franca Biblia kaj Arkeologia Lernejo de Jerusalemo, iĝante la unua pola doktoro en historio de tiu ĉi Jerusalema altlernejo. En 1999 doktoriĝis pri biblia teologio en KUL, kie eklaboris en 2000. De 2003 estas ĉiĉerono tra la bibliaj landoj (Israelo, Egiptio, Jordanio, Turkio, Grekio). En 2005 habilitiĝis. Sciencan titolon de profesoro pri teologiaj sciencoj gajnis en 2015.
Li specialiĝas pri bibliologio - esploristo de la targuma kaj rabena literaturo. De 2006 plenumas funkcion de la gvidanto de Katedro de Intertestamenta Literaturo kaj de Bibliologiaj Helpaj Sciencoj en Instituto de Bibliaj Sciencoj de KUL. Krom tio ŝatas klasikan muzikon, poezion alparolantan per metaforoj kaj simboloj, kaj vojaĝojn laŭ bibliaj itineroj: Golgoto, Baziliko de la Sankta Tombo, Galilea maro, Nazareto.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Monografiaj publikaĵoj
- Synagoga a rodzący się Kościół : studium egzegetyczno-teologiczne Czwartej Ewangelii (J 9,22; 12,42; 16,2) (Sinagogo kaj naskiĝanta Eklezio. ekzegeza-teologia studumo pri la Kvara Evangelio, 2002)
- Chwalebna Pasja : z Jezusem na jerozolimskim szlaku męki ku zmartwychwstaniu (Laŭdinda Pasiono. Kun Jesuo sur la jerusalema martira itinero al la resurekto, 2004)
- Antyjudaizm a Ewangelia według św. Jana : nowe spojrzenie na relację czwartej Ewangelii do judaizmu (Kontraŭjudismo kaj Evangelio laŭ Evangelio de Johano, 2005)
- Studia z Ewangelii Janowej (Studoj pri Evangelio de Johano, 2009)
- Biblijna droga krzyżowa (Biblia kruca vojo, 2012)
- Biblijne tajemnice różańca (Bibliaj sekretoj de la rozario, 2013)
- Biblijna droga światła (Biblia lumvojo, 2015)
Tradukoj
- Biblia Aramejska (Aramea Biblio), Targum Neofitoj 1 al Genezo, Gaudium, Lublin 2015, Targum Neofitoj 1 al Eliro, Gaudium, Lublin 2017, p. 471
Artikoloj
- Biblia aramejska - perła współczesnej światowej kultury (Aramea biblio - perlo de la nuntempa monda kulturo), p. 50-51, en: "Przegląd Uniwersytecki" KUL, nr 3 (149), majo-junio 2014 PL ISSN 0866-9961
Intervjuoj
- pastro Mateusz Targoński, Z miłości do Biblii i Piątej Ewangelii (Kun amo al Biblio kaj Kvina Evangelio), p. 42-44, en: "Przegląd Uniwersytecki" KUL, n-ro 3 (167), majo-junio 2017 PL ISSN 0866-9961
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biogram naukowy na stronie KUL Scienca silueto en la paĝo de KUL
- Katalog Biblioteki Narodowej[rompita ligilo] Katalogo de Nacia Biblioteko