Misisipia Ŝtata Universitato
Aspekto
(Alidirektita el Mississippi State University)
Misisipia Ŝtata Universitato (plennoma angle Mississippi State University for Agriculture and Applied Science, akronime MSU) estas usona publika universitato situanta en Starkville, Misisipio, Usono [1].
La universitato estis fondita en 1878. Ĝi havas 22,986 studentojn, kaj estas la plej granda universitato en Misisipio laŭ nombro da studentoj. La universitato ofertas la nurajn akredititajn programojn de Misisipio en arkitekturo kaj veterinara medicino. Aldone al la Starkville- kampuso, la universitato havas helpkampusojn en Meridian, Biloxi, kaj Vicksburg [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Carnegie Classification of Institutions of Higher Education (February 1, 2016). Arkivita el la originalo je March 30, 2016. Alirita December 12, 2016 .
- ↑ "Mississippi State University History".