Publika universitato
La publika universitato estas universitato kies financado plejmulte estas pagata de registaro aŭ de alia subnacia ento, male al la privata universitato. La nacia universitato povas esti aŭ ne publika.
En kelkaj regionoj, la publikaj universitatoj estas gravaj esplorcentroj kaj multaj el ili aperas inter la plej bonaj kaj prestiĝaj universitatoj en la mondo.
En Eŭropo la modelo pri publiko universitato estas la reganta, kiu en kelkaj landoj eĉ estas la nura eduksistemo, kiel ekzemple en Finnlando aŭ Grekio.
En Usono la publikaj universitatoj dependas de ĉiu ŝtato kaj neniam de la nacia registaro, kies prezoj estas malpli altaj por la familioj loĝantaj en la koncerna ŝtato, kiuj pagas siajn impostojn en ĝi, ol por loĝantoj de aliaj ŝtatoj usonaj aŭ el ekstera lando.