Saltu al enhavo

Distrikto Meza Ercmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mittlerer Erzgebirgskreis)
Distrikto Meza Ercmontaro
Origina nomo Mittlerer Erzgebirgskreis

Landkreis
Administrado
Estas parto de Saksio
Administra centro Marienberg
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 91 548
Loĝdenso 154 loĝ./km²
Geografio
Areo 595,36 km²
Distrikto Meza Ercmontaro sur la mapo de Saksio
Distrikto Meza Ercmontaro sur la mapo de Saksio
Geografia situo 50° 38′ 0″ N, 13° 9′ 0″ O (mapo)50.63333313.15Koordinatoj: 50° 38′ 0″ N, 13° 9′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Meza Ercmontaro (Germanio)
Distrikto Meza Ercmontaro (Germanio)
DEC
Situo de Distrikto Meza Ercmontaro

Map

Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj MEK
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Meza Ercmontaro [+]
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

La distrikto Meza Ercmontaro (germane Mittlerer Erzgebirgskreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 la iamaj distriktoj Annaberg, Aue-Schwarzenberg, Meza Ercmontaro kaj Stollberg kunfandiĝis al la nova distrikto Ercmontaro (Erzgebirgskreis).

La urbo Marienberg estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 595,36 km² fine de la jaro 2003 loĝis 91 548 homoj; do meznombre 154 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Meza Ercmontaro estas signita per 12.

Najbaraj distriktoj estis norde Freiberg, sudoriente la ĉeĥa regiono Karlovy Vary, sudokcidente Annaberg, okcidente Stollberg kaj en la nordokcidento la eksterdistrikta urbo Chemnitz. Germane la distrikto havis la nomon Mittlerer Erzgebirgskreis.