Mohamed Taki Abdulkarim
Aspekto
(Alidirektita el Mohammed Taki Abdoulkarim)
Mohamed Taki Abdulkarim | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1936 en Mbéni |
Morto | 6-an de novembro 1998 (62-jaraĝa) en Moroni |
Ŝtataneco | Komoroj |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Mohamed Taki Abdulkarim (naskiĝis la 20-an de februaro 1936 en Mbéni, mortis la 6-an de novembro 1998 en Moroni) estas eksa komora politikisto. Li estis de la 25-a de marto 1996 ĝis sia morto la 6-an de novembro 1998 prezidanto de la Komoroj kaj regis la prezidantan respublikon fakte kiel diktatoro. Antaŭ tio, li estis ĉefministro de la lando de la 7-a de januaro 1992 ĝis la 15-a de julio 1992 kaj oficanta prezidanto de la 2-a ĝis 5-a de oktobro 1995.