Molukoj
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1a/Maluku_Islands_Wikivoyage_Banner.jpg/775px-Maluku_Islands_Wikivoyage_Banner.jpg)
Molukoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() topografia mapo | |||||
grupo de insuloj | |||||
Akvejo | Moluka maro, Banda maro | ||||
Arkipelago | Malaja Insularo | ||||
Geografia situo | 2° 30′ S, 129° 19′ O (mapo)-2.5129.31666666667Koordinatoj: 2° 30′ S, 129° 19′ O (mapo) | ||||
![]() | |||||
Ĉefa insulo | Halmahera | ||||
Tuta areo | 74 505 km² | ||||
Loĝantoj | 2 100 000 | ||||
![]() la Molukoj | |||||
| |||||
![]() | |||||
Supermara alteco | 3 027 m [+] | ||||
Plej alta punkto | Gunung Binaiya [+] | ||||
Akvokolektejo | 74 505 km² (7 450 500 ha) [+] | ||||
Areo | 74 505 km² (7 450 500 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 1 895 000 [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
![]() |
|||||
Molukoj | |||||
![]() |
|||||
La Molukoj (indonezie Maluku) estas insularo en Indonezio, kiu situas inter Sulaveso, la Filipinoj, Papuo-Barato kaj Timoro.
Sur areo de sume 74 505 kvadrataj kilometroj vivas 2,1 milionoj da loĝantoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d7/Map_of_Maluku_Islands-en.svg/220px-Map_of_Maluku_Islands-en.svg.png)
La insularo estas dividita en du provincoj:
- Molukoj (Maluku)
- Nordaj Molukoj (Maluku Utara).
La Moluka insularo konsistas el la sekvaj partoj:
- en la nordo (provinco Nordaj Molukoj): Halmahera, Ternate, Tidore kaj Bacan;
- en la mezo (provinco Nordaj Molukoj): la Obi- kaj Sula-insuloj;
- en la sudo (provinco Molukoj): Seram, Buru, Ambon kaj la Lease-insuloj;
- en la sudo de la Banda Maro (provinco Molukoj): Kei-, Aru-, Tanimbar-, Banda, Babar- kaj Sudokcident-insuloj.
Biogeografie la insularo troviĝas en la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), kaj enhavas la "molukajn humidajn arbarojn", tutmondaj 200-unuon. Ĝi estas la hejmlando de la muskato.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Tutmondaj 200; numero 13 : Molukaj humidaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d8/Pearl_farm_%28Seram%2C_Indonesia%29.jpg/300px-Pearl_farm_%28Seram%2C_Indonesia%29.jpg)