Monaĥeja preĝejo Koro de Jesuo (Szombathely)
Monaĥeja preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
Monaĥeja preĝejo Koro de Jesuo en Szombathely (dekstre)
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szombathely |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Szombathely |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La monaĥeja preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Szombathely. Pli frue la patrono estis Sankta Norberto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La dominikana monaĥeja preĝejo estis konstruita inter 1905 kaj 1907. Baldaŭ la premonstratoj transprenis la servojn ĝis 1950, poste ili estis forigitaj. Post la 2-a mondmilito la tegmento estis rekonstruita, inter 1964-1966 interne pentrita, en 2013 plene renovigita. En 2011 en la urba universitato oni fondis katolikan grupon, en la sekva jaro ili ricevis la preĝejon, kiel loko pri la animaj ekzercoj.
Konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas laŭ la trotuaro inter la monaĥejo kaj lernejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, apud la enirejo estas nur po unuj mallarĝaj fenestroj. La turopinto estas plurlatera piramido pinta, sed ankaŭ la fasado estas mallarĝa kaj alta. Interne super la altaro estas skulptaĵo pri Koro de Jesuo.
Monaĥejo kaj lernejo
[redakti | redakti fonton]Tiuj konstruaĵoj estis konstruitaj samtempe kun la preĝejo. La monaĥejo estas duetaĝa kaj etendiĝas ĝuste ĉe stratangulo. La monaĥinoj edukis knabinojn en la lernejo.
La lernejo estas unuetaĝa. La monaĥejo, preĝejo kaj lernejo kontaktiĝas laŭ la trotuaro. La lernejo ŝtatiĝis en 1948.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1]
- (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- [2] Arkivigite je 2018-12-17 per la retarkivo Wayback Machine