Monaĥejo Amaras
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Amaras-church.jpeg/200px-Amaras-church.jpeg)
Amaras (armene Ամարաս) estas armena monaĥejo en la memproklamita respubliko Montara Karabaĥo, en la provinco Martuni. Ĝi estis fondita en la 4-a jarcento de Mesrop Maŝtoc, inventinto de la armena alfabeto (405) kaj fondinto de la unua lernejo. La monaĥejo estis detruita kaj rekonstruita multfoje; la nunaj konstruaĵoj venas de la 17-a - 19-a jarcentoj, Ĝi ankaŭ estis kulture plifortigita kun la paso de la tempo.