Monaĥejo Georgenberg (Rodach)
Monaĥejo Georgenberg (germane: Kloster Georgenberg) estas iama klostro de la premonstratoj en Bad Rodach, Germanujo. Nuntempe estas ĝi ekskursocelo por marŝantoj por ĝui belvidon disde la turo Henneberger Warte (kun gastejo). Ordenanoj troviĝis surloke inter 1135 kaj 1533/1540.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ en 1120 du palatininoj - Agnes (vidvino de la saksia palatina grafo Frederiko de Bottendorf) kaj ŝia fratino Adelheid de Horburg - donacis kun aliaj havaĵoj en Rodach ankaŭ la proksiman monton Georgenberg al la episkopujo de Bamberg. La episkopo kaj sanktulo Otto planis la starigon de prepostejo de benediktanoj.
En 1135 lia episkopa moŝto donacis tiun ĉi ĉelon je Rotaha al la frokuloj Veßra. En 1149 episkpo Wigger de Brandenburgo konsekris la surmontan kapelon Sankta Georgo. Se dum la tuta ekzistado, ĉi klostro estis relative negrava filio de la malfilio en Veßra. Ekde la 14-a jarcento verŝajne nur unusola pastro el Veßra respondecis pri la kapelo estante preposto.
Post la sekularigo pro Reformacio, princ-elektisto Johano Frederiko la Grandanima donis la tutan posedon de la prepostujo en 1540 al la administraduja estro Matthes von Wallenrod. Du jarojn poste la urbo Rodach aĉetis ĝin por la sumo de 4000 guldenoj. La konstruaĵojn oni forigis en 1550 utiligonte la ŝtonojn por la plifortiko de la urbomuroj. Restis nur partoj de la fundamenta muraro en la orienta ero de la monta altebenaĵo.