Monda Bicikla Tago
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/34/The_Vice_President%2C_Shri_M._Venkaiah_Naidu_interacting_with_the_students_participating_in_the_Bicycle_Rally%2C_on_the_occasion_of_World_Bicycle_Day_2018%2C_in_New_Delhi.JPG/220px-thumbnail.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a2/Place_Saint-Augustin%2C_Paris_December_2014_001.jpg/220px-Place_Saint-Augustin%2C_Paris_December_2014_001.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/89/Bikecultureincopenhagen.jpg/220px-Bikecultureincopenhagen.jpg)
Monda Bicikla Tago estas internacia tago kan okazas la 3-an de junio. Ĝi estis aprobita la 12-an de aprilo 2018 kiel UN-a oficiala Tago por konscii pri diversaj sociaj avantaĝoj de uzo de biciklo por transporto kaj libertempo. [1] [2] Post anonco, ĝenerala sekretario de Eŭropa Bicikla Federacio Bernhard Ensink, deklaris: "biciklado estas fonto de sociaj, ekonomiaj kaj mediaj avantaĝoj - kaj tio kunigas homojn. WCA (World Cycling Alliance) kaj FEC ege ĝojas pri ĉi tiu deklaro. Ĉi tiu UN-deklaro estas agnosko de kontribuo de biciklado al la Daŭripovaj Celoj."
Kampanjo
[redakti | redakti fonton]Leszek Sibilski gvidis kampanjon antaŭenigi UN-Rezolucion por Monda Bicikla Tago, fine gajnante subtenon de Turkmenio kaj aliaj 56 landoj. [3] La emblemo de la Monda Bicikla Tago estis desegnita de Isaac Feld kaj la akompanan karikaturan filmeton faris profesoro John E. Swanson. [4] [5] [6] Ĝi prezentas biciklantojn diversspecajn pedalantajn ĉirkaŭ la mondo. Malsupre en la allogbildo estas la Kradvorto # June3WorldBicycleDay . [7] La ĉefa mesaĝo estas montri, ke biciklo apartenas kaj servas tutan homaron.