Saltu al enhavo

Monda Poŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monda Poŝto. Aperis de 1900 kiel „Schweizerpost“ en Fischenthal. En 1909 ĝi fariĝis oficiala organo de la „Internacia Ligo“ kaj ricevis la titolon: „Welt-Post. Monda-Poŝto“. De majo 1925 estas la titolo „Monda Poŝto“ 8-16 p. (post la Unua mondmilito ofte nur 4) 33x23. Red. I. Thalmann. De majo 1912-julio 1914 ĝi estis kunigita kun „Svisa Espero“, tiamaniere, ke ambaŭ gazetoj ricevis la saman formaton 33x23 kaj estis ambaŭ liverataj al la anoj de Svisa Esperanto-Societo. Monda Poŝto reviviĝis en oktobro 1919, redaktoro restis ĝis oktobro 1922 Jean Thalmann en Fischenthal. Poste red. estis: K. Döring en Frankfurt/M., Ferd. Blocher en Hamhurg, R. S. Carter en Balbao Heights, Canal Zone (Panama), I. H. Blackney en Saginaw, Mich. USA. Kelkaj n-roj aperis intertempe en Markneukicch (Saksujo) kaj 2 litogr. en Hamburg (Blecher). MP okupas sin nur pri kolektadaj aferoj (precipe poŝtmarkoj), nur inter majo 1912 kaj julio 1914 ĝi ankaŭ enhavis Esperanto-propagandon, kursojn, literaturon ktp.