Saltu al enhavo

Mongola invado en Hungarujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La mongola invado en Hungara reĝlando okazis en la jaroj 1241 kaj 1242, sed en la sama jarcento okazis multe pli malgranda en 1285. En Hungario disvastiĝis la esprimo „tatara invado”, tamen tio estas malĝusta kaj evitinda.

Bildo pri la mongola invado en hungara kodekso el 1488

Monaĥo Julianus en 1235 kaj post 2 jaroj ekvojaĝis al Volga. Reveninta li raportis famon pri la atakemaj mongoloj. Krome tiutempe kumanoj rifuĝis al Hungarlando, ĉar ilia loĝloko neniiĝis pro la mongoloj. La hungara reĝo Béla la 4-a vane montris la sangan glavon (tiu signifis la tujan mobilizadon de la hungaraj nobeloj), la rezulto ne sufiĉis.

La mongola armeo invadis la landon en marto 1241. Béla kun la kolektitaj nobeloj perdis en la decida batalo ĉe Muhi. La hungara reĝo rifuĝis ĝis la nuntempa Trogir en Dalmatio. Post la batalo la mongolaj trupoj elrabis la mezan kaj orientan partojn de la lando. Vintre la surfaco de Danubo firme frostiĝis, tiu ebligis la tutan mongolan invadon penetri en la okcidentan landparton en la frua 1242.

Mapo pri la mongola atako

Ilia invado estas priskribita kiel fulmmilito, sed tiel rapide kiel ili invadis, tiel ili malaperis. En Hungarlando ĉrkaŭ 150 fortikaĵoj, kasteloj, monaĥejoj povis kontraŭstari (ene kun rifuĝintaj hungaroj), aliaj objektoj sen defenda muro estis detruitaj, sed la loĝantoj parte povis rifuĝi al arbaroj. Tial la reveninta reĝo Béla decidis konstrui fortikaĵojn.

En 1285 denove okazis mongola atako, sed ĉe Pest (urbo) Ladislao la 4-a (Hungario) venkis la atakantojn. Dum la kontraŭturkaj bataloj foje-foje denove aperis mongoloj, sed jam kiel helptaĉmentoj de la turkoj. La lasta okazis en 1717.