Moniva
Moniva | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Birmo | ||
subŝtato | Sagaingo | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 207 489 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 6′ N, 95° 8′ O (mapo)22.10833333333395.135833333333Koordinatoj: 22° 6′ N, 95° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 81 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Monywa [+] | |||
Moniva estas universitata urbego, distrikta ĉefurbo en meza Birmo, en la regiono Sagaingo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 207 489 (2014, nur la urbo mem)
- Horzono: UTC+6:30
- Telefonkodo: + 95 71
Geografio
[redakti | redakti fonton]Moniva situas laŭ la maldekstra bordo de la rivero Ĉindvino. La urbego kuŝas 97 km de Mandalajo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la 2-a mondmilito Moniva estis japana centro kaj estis kaptita fare de la britoj en 1945. Hospitalo estis konstruita en 1972.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Moniva estas komerca centro pri agrikulturaj produktoj (faboj, oranĝoj). Oni kultivas en la ĉirkaŭaĵo rozkolorajn rizojn, sezamojn, pizojn, tritikojn. La loka industrio inkludas muelejojn por la produktado de kotonoj, farunoj, krome oni okupiĝas pri tekstiloj kaj lignaj aŭ bambuaj produktaĵoj. Menciindas la nigra merkato pri bicikloj el Barato.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Moniva estas alirebla per flanka fervoja linio kaj pavimitaj vojoj. La haveno povas funkcii ĉefe dum musono.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Moniva havas tropikan savanan klimaton kun musonoj. La temperaturo estas varmega en la tuta jaro. Jare pluvas resume 785 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter decembro-marto apenaŭ pluvas.
Altiraĵoj
[redakti | redakti fonton]- temploj aŭ pagodoj aŭ stupaoj (la plej malnova konstruiĝis en 1303)
- diversaj monumentoj pri Budho (la plej alta estas 129 metrojn)
- en la proksimeco situas kavernoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]