Saltu al enhavo

Monleras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monleras
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37171
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 241  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 6° 14′ U (mapo)41.185833333333-6.2269444444444Koordinatoj: 41° 11′ N, 6° 14′ U (mapo) [+]
Alto 758 m [+]
Areo 32,84 km² (3 284 ha) [+]
Monleras (Provinco Salamanko)
Monleras (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Monleras
Monleras (Hispanio)
Monleras (Hispanio)
DEC
Situo de Monleras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monleras [+]
vdr

Monleras estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Monleras estas derivata etimologie el Molineras nome muelistinoj (popola etimologio) aŭ apudfluejoj al muelejoj (pli fidinda etimologio). Unu el tiuj muelejoj estis restaŭrita kaj nun estas vizitebla.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 32,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 234 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. El 1970 la Akvobaraĵo de Almendra interrompis la komunikvojojn el la areo de tiu provinco kun la apudprovinca komarko Sayago (Provinco Zamoro). La konstruentrepreno Iberduero kaj aŭtoritatoj malplenumis promeson konstrui ponton kio malhelpas la disvolvigon de la areo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis helpita de la Akvorezervej.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]