Montaigut-le-Blanc (Creuse)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Montaigut-le-Blanc |
Montaigut-le-Blanc | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Saint-Vaury |
INSEE kodo | 23132 [+] |
Poŝtkodo | 23320 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Alain Moreau 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 372 (2022) [+] |
Loĝdenso | 22 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°07′19″N 1°44′09″O / 46.12194°N, 1.73583°O (mapo) Koordinatoj: 46°07′19″N 1°44′09″O / 46.12194°N, 1.73583°O (mapo) |
Alto | 390 m [+] |
Areo | 17,23 km² (1 723 ha) [+] |
46° 07′ 19″ Nordo 1° 44′ 09″ Oriento / 46.1219444444 °N, 1.73583333333 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Montaigut-le-Blanc (Creuse) [+] | |
Montaigut-le-Blanc estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 396 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Montaigut-le-Blanc etendiĝas sur 17,23 km², kaj havis 396 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 22 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Montaigut-le-Blanc situas je alteco de 510 metroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Montaigut-le-Blanc apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Alain Moreau, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]Montaigut-le-Blanc posedas interesan, malbone konatan kastelon de la 11-a jarcento.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Montaigut-le-Blanc apartenas al la kantono de Saint-Vaury, kies ĉefurbo estas Saint-Vaury. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.