Montaro de Cordel
Aspekto
Montaro de Cordel | |||
---|---|---|---|
montomasivo | |||
Alteco |
2 125 m | ||
Geografia situo | 43° 3′ N, 4° 19′ U (mapo)43.047736111111-4.3233333333333Koordinatoj: 43° 3′ N, 4° 19′ U (mapo) | ||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/29/SierradelCordel6.jpg/300px-SierradelCordel6.jpg)
La Montaro de Cordel [korDEL], en hispana Sierra del Cordel, de Isar, aŭ de la Puertos de Sejos (Montopasejoj de Sejos) estas montaro inter la komarkoj Saja kaj Campoo, Kantabrio, norda Hispanio. Ĝi havas longon de 14 kilometroj en direkto O-E, el la loĝloko Soto (en municipo Hermandad de Campoo de Suso) ĝis la montopinto Tres Mares. El tiu montopinto ĝi etendiĝas okcidenten laŭ la Serrata de Peña Labra, nome montsprono de la montaro kiu aldonas pliajn 2 600 metros de longo al la totalo de la montoĉeno. Ties maksimuma altaĵo staras ĉe la montopinto Cornón (2125 m s.m.). La nomo devenas de la Monto Cordel, kiu ne estante la plej alta de la montaro, ja estas la plej videbla kaj karaktera el la valo.