Montejo de Arévalo
Montejo de Arévalo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40468 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 161 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 4° 40′ U (mapo)41.14-4.6647222222222Koordinatoj: 41° 8′ N, 4° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 860 m [+] | ||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Montejo de Arévalo [monTEĥo deaREbalo] estas municipo en la okcidenta pinto de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio, lime kun la provincoj Avilo kaj Valadolido. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Montejo de Arévalo estas etimologie komprenebla kiel Monteto de Arévalo, alude al kverkara monteto apuda kaj al grava proksima urbo Arévalo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6d/Segovia_-_Montejo_de_Arevalo.svg/180px-Segovia_-_Montejo_de_Arevalo.svg.png)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 174 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 50 el la jaro 1991.
Ĝi distas 61 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Ataquines, Puras, Palacios de Goda, San Pablo de la Moraleja, Santiuste de San Juan Bautista, Donhierro, San Cristóbal de la Vega kaj Tolocirio. Trafluas la teritorion la rivero Adaja.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al Arévalo, pere de kies komunumaro estis farita plej parto de la komerco de cerealoj kaj brutaro.
Ĝis komenco de la 20-a jarcento estis nomata Montejo de la Vega de Arévalo. Nuntempe estas samprovinca municipo (nordoriente) nome Montejo de la Vega de la Serrezuela.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj) kaj forstado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la gotik-mudeĥara preĝejo kaj blazondomoj.