Monterde de Albarracín
Monterde de Albarracín | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44368 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 56 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 30′ N, 1° 30′ U (mapo)40.4974056-1.4918671Koordinatoj: 40° 30′ N, 1° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 280 m [+] | ||
Areo | 45,206093 km² ( 452 0.6 093 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Monterde de Albarracín [+] | |||
Monterde de Albarracín [monTERde dealbaraZIN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 43 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj aliaj arbaroj. Monterde de Albarracín estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.
Valdecuenca estas sur tre montara areo je 1 280 msm, komunikebla kun Bronchales okcidente, kun Cella oriente kaj kun Pozondón norde.
Historio
[redakti | redakti fonton]La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj.
Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Monterde de Albarracín kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Bronchales en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 57 loĝantoj.
Altiraĵoj estas la preĝejo, popola arkitekturo, naturaj lokoj, pinaroj.