Monteta blua muŝkaptulo
Monteta blua muŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cyornis banyumas (Horsfield, 1821) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
La Monteta blua muŝkaptulo (Cyornis banyumas) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.
Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio.
La masklo de tiu specio estas tre blua supre, kun pli brilaj helbluaj frunto kaj ŝultroj; la vizaĝo ĉirkaŭ la okuloj ĝis la beko estas iom nigreca, la flugiloj iom malhelbrunaj kaj la vosto blua ekstere kaj iom pli bruneca interne. La gorĝo estas flavoranĝa kaj la brusto tre oranĝa, dum la ventro estas blankeca. La ino estas bruna supre, sed havas ankaŭ la oranĝan brustareon; ĉe inoj estas videbla hela okulringo. Temas pri klara kazo de seksa duformismo.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Cyornis banyumas. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.