Saltu al enhavo

Monto Garmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Garmo
monto
Alteco

6 595 m

Geografia situo 38° 49′ N, 72° 4′ O (mapo)38.81085272.071559Koordinatoj: 38° 49′ N, 72° 4′ O (mapo) f4
Monto Garmo (Taĝikio)
Monto Garmo (Taĝikio)
DEC
Situo de Monto Garmo
Map
Monto Garmo
vdr

Monto Garmo (taĝike Қуллаи Гармо, latinliterigite Kullai Garmo) estas monto en Taĝikio kaj la montaro Pamiro, centra Azio. Ĝia alteco varias laŭ diversaj mezurmetodoj inter 6 595 metroj kaj 6 600 metroj.

Estas glaĉero sur Monto Garmo, kaj la granda glaĉero Fedĉenko, en 2023 renomata glaĉero Vanĉ Jaĥ, la plej longa glaĉero en la mondo ekster la polusaj regionoj, fluas oriente de ĝi. La plej proksima setlejo estas ĉe Poimazor, proksimume dek kvin kilometrojn en la sudo (38° 39' 10 N, 71° 58' 2 E), kiu estas en alteco de 2785 metroj.