Monto Mucuñuque
Monto Mucuñuque | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Geografia situo | 8° 45′ N, 70° 48′ U (mapo)8.7565277777778-70.802555555556Koordinatoj: 8° 45′ N, 70° 48′ U (mapo) | ||
| |||
Monto Mucuñuque, Monto Mukunjuke aŭ Monto Mukunjuko, kaj en hispana Pico Mucuñuque ankaŭ konata kiel Pico Santo Domingo,[1] estas elstara montopinto, kun alto de 4 610 metroj super la marnivelo,[2] unu el la ĉefaj altaĵoj de Venezuelo, nome en Andoj.[3] Ĝi troviĝas en la Nacia Parko Sierra Nevada, je ĉirkaŭ 100 km nordoriente de la urbo Mérida.[4]
Historio
[redakti | redakti fonton]La Monto Mukunjuke estis ascendita la unuan fojon de la topografo venezuela Alfredo Jahn la 11an de decembro 1910 kun la celo fari mezurojn pri alteco. Lia mezuro tiujara estis de 4 670, gape proksima konsiderante la tiamajn mezurinstrumentojn. Poste, en 1922, la Mucuñuque estis grimpita de Moritz Blumenthal kaj Salomón Villareal kun topografiaj celoj similaj al tiuj de Jahn dudek jarojn antaŭe.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biggar, John (2007). Los Andes - Una Guia Para Escaladores. Andes. p. 34. ISBN 0953608735.
- ↑ Pérez Omar J., Hoyer Melvyn, Hernández José N., Rodríguez Carlos, Márques Víctor, Sué Nicolás et al. Alturas del Pico Bolívar y otras cimas andinas venezolanas a partir de observaciones Gps INCI [revista en la Internet]. 2005 Sep [1] Alirita la 27an de Januaro 2017; 30(4): 213-216.
- ↑ Peakery.com Venezuela mountains and peaks [2] Alirita la 27an de Januaro 2017.
- ↑ Biggar, John (2007). Los Andes - Una Guia Para Escaladores.
- ↑ Peakware: World Mountain Encyclopedia Mucuñuque [3] Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 27an de Januaro 2017.