Saltu al enhavo

Montopluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montopluvio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Anarhynchus
Specio: Montopluvio A. montanus
Anarhynchus montanus
Townsend, JK, 1837
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Montopluvio, Anarhynchus montanus, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi estis misnomita, ĉar ĝi vivas sur malaltaj teroj. La vorto pluvio devenas el la latina vorto pluvia kiu signifas "pluvon". Kelkaj migrantaj birdoj estis konataj kiel pluvioj ĉar ili revenis al siaj reproduktejoj ĉiun printempon kun la pluvo. En 1832 la usona natursciencisto John Kirk Townsend vidis specion de nekonata birdo apud la Roka Montaro, kaj supozis, ke ĉiuj tiuj birdoj vivas en montaroj, pro kio tiu pluvio ricevis sian malĝustan specinomon.

Malkiel plimultaj pluvioj, ĝi kutime ne troviĝas ĉe akvejoj aŭ eĉ sur malsekejoj; ĝi preferas sekajn habitatojn kun malalta herbo (kutime pro paŝtado) kaj nuda grundo.

La montopluvio estas 20 ĝis 24 centimetrojn longa kaj pezas proksimume 100 gramojn. Ĝia enverguro estas de 44 ĝis 50 centimetroj. La alvoko de la montopluvio konsistas el malalta, varia fajfo. Ambaŭ seksoj estas samgrandaj. LAŭ aspekto ĝi estas tipa pluvio de la klado Charadrius, krom ke male al la plej multaj, ĝi havas neniun bendon trans la brusto. La supraj partoj estas sable brunaj kaj la subaj partoj kaj vizaĝo estas blankecaj. Estas nigraj plumoj sur la antaŭkrono kaj nigra strio de ĉiu okulo ĝis la nigra beko (la strio estas bruna kaj povas esti nur malhela vintre); alie la plumaro estas simpla. La montopluvio estas multe pli trankvilema ol sia parenco la Kripluvio. Ĝiaj vokoj estas variaj, ofte mallaŭtaj trilaj aŭ gluglaj fajfoj. En amindumado ĝi faras sonon tre similan al malproksima bovina muĝado.

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en altebenaĵoj de Nordameriko el plej sudorienta Alberto kaj sudokcidenta Saskaĉevano ĝis norda Nov-Meksiko kaj la Teksasa Patotenilo, same kiel ĉe izola loko en la montaro Davis de Okcidenta Teksaso. Ĉirkaŭ 85 % de la populacio vintras en San Joaquin kaj Imperiaj valoj en Kalifornio. Ilia vintra teritorio etendiĝas laŭlonge de la landlimo inter Usono kaj Meksiko, kaj ĉefe ĉe la meksika flanko. La montopluvio postulas ĉirkaŭ 70 akreojn de teritorio por la reproduktado, kaj ĉirkaŭ 25 akreojn por survivado for de la reprodukta sezono.

Ĉirkaŭ fino de julio, montopluvioj forlasas sian reproduktan teritorion por periodo de postreproduktado vagado ĉirkaŭ la sudo de la Grandaj Ebenaĵoj. Malmulto estas konata pri iliaj movadoj tiutempe, kvankam ili estas regule viditaj ĉirkaŭ Walsh, Koloradio, kaj sur paŝtobienoj en centra Nov-Meksiko. Ĉirkaŭ frua novembro, la plej multaj moviĝas suden kaj okcidenten al siaj travintejoj. Printempa migrado estas ŝajne rekta kaj senhalta.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2020). “Charadrius montanus”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22693876A178907575. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22693876A178907575.en. Alirita 12a de Novembro 2021..