Monumento al Esperanto en Anapolo
Monumento al Esperanto en Anapolo | |||
---|---|---|---|
Prezento | |||
Dato de konstruo | 1992 | ||
Geografio | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Gojaso | ||
Loko | Anapolo | ||
Adreso | Placo "31 de Julho" | ||
| |||
Monumento al Esperanto estas monumento en la brazila urbo Anapolo, situanta sur la placo "31 de Julho"[1] .
Historio de la monumento
[redakti | redakti fonton]28-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Anapolo, julie 1992. Ĉar en la urbo-centro ne estas sennoma strato, anstataŭ strato Esperanto, oni decidis starigi monumenton en grava placo de la urbo.
Por tio oni konsultis la skulptiston José Rodrigues Loures, kiu post la klarigo pri la lingvo Esperanto simpatiis al la ideo kaj promesis postuli malpli ol la normala prezo de la laboro.
Tiel la 12-an de julio 1992 ĝi estis inaŭgurita sur la placo “31 de Julho” kun la ĉeesto de centoj da homoj, inkluzive la prezidanto de la Urbodomo kaj la sekretario pri kulturo. En la okazo la filozofo Evaldo Pauli faris belan kaj entuziasman paroladon.[2]