Monumento al L. L. Zamenhof en Salvadoro
Monumento al Ludoviko Zamenhof en Salvadoro | |||
---|---|---|---|
Prezento | |||
Dato de konstruo | 1971 | ||
Geografio | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Bahio | ||
Loko | Salvadoro | ||
Adreso | Largo São Bento | ||
| |||
Monumento al Ludoviko Zamenhof (pole Pomnik Ludwika Zamenhofa) estas monumento en la brazila urbo Salvadoro, situanta sur la Largo São Bento. Ĝi estas marmora artaĵo de Jaime Sampaio [1] .
Historio de la monumento
[redakti | redakti fonton]La 15-an de Decembro 1971 en la placeto "Largo São Bento" apud la tradicia sidejo de Bahia Esperanto-Asocio (portugale Associação Bahiana de Esperanto, mallongigo ABE), estis inaŭgurita la busto de D-ro Zamenhof, kun la partopreno de la muzikistaro de la Fajrobrigado; Prof. Adroaldo Ribeiro Costa reprezentis la urbestron D-ro Clériston Andrade, kiu estis vojaĝanta; Prof. Manoel Borges dos Santos legis mesaĝon de D-ro Joaquim do Couto, gratulanta la urbestron pro la evento. Je la nomo de la esperantistoj parolis la prezidanto de ABE, D-ro José Siquara da Rocha, kaj Prof. Pedro Ferreira de Brito. Ĉeestis la inaŭguron la Episkopo Jerônimo de Sá Cavalcanti, estraranoj de ABE, esperantistoj kaj granda nombro da personoj. La 16-an de Decembro la gazetoj “Tribuna da Bahia” kaj “A Tarde” anoncis la inaŭguron. [2]